IJK 2013 en Nazareto, Israelo

Alvenebloj

La ĉefa per-aera enirejo al Israelo estas la internacia flughaveno Ben-Gurion, kiu estas lokita ĉirkaŭ 40 km for de Jerusalemo kaj 12 km for de Tel-Avivo. Ĝia internacia kodo estas TLV. Pli ol 70 kompanioj flugas al ĝi, dum la malmultekostaj kompanioj Pegasus (turkia, per konekto en Istanbulo) kaj Wizz (hungaria, per konekto en Budapeŝto) proponas inter la plej bonajn prezojn; kelkfoje ankaŭ ĉe la tradiciaj avaraj kompanioj (kiel la israela nacia flugkompanio El-Al) eblas trovi tre favoran prezon. Flughaveno Ben-Gurion estas inter la plej sekuraj en la mondo; pri kelkaj gravaj aspektoj de la sekureco en la flughaveno kaj en Israelo ĝenerale, legu ĉi tie.

Israelon eblas atingi ankaŭ per-tere, el Egiptio kaj el Jordanio. Venante el Egiptio tra Sinajo, la sola civila lim-pasejo estas en Tába (9 km for de Ejlat), dum Jordanion – kun kiu Israelo havas la plej longan limon – konektas pluraj pasejoj: ‘Aravá’ (ĉe la Ruĝa maro, inter Ejlat kaj Aˊkaba), ‘Aˊlenbi’ (ankaŭ ‘Ponto de Reĝo Ĥusejn’, 5 km oriente de Jeriĥo), ‘Jordan-rivero’ (ankaŭ ‘Ponto de Ŝejko Ĥusejn’, 10 km oriente de Bet Ŝeán). Pasaĝeraj ŝipoj al Israelo nuntempe ne funkcias.


El la internacia flughaveno Ben-Gurion prenu trajnon al stacio "Tel-Aviv Savidór Merkáz". La trajnstacio troviĝas tuj ĉe Terminalo 3; elirinte en la akcepto-halon, daŭrigu rekte al la pordo antaŭ vi kaj post ĝi turnu maldekstren. Se via flugo alvenas Terminalon 1, prenu la senpagan oranĝan buson ekster ĝi al T3; ĝi forlasas ĉiujn 15 minutojn. Atentu: la trajna kaso akceptas nur israelajn siklojn. En la bagaĝo-halo de la terminalo troviĝas banka mon-ŝanĝejo, kie vi povas ŝanĝi necesan sumon (ĝiaj kurzoj estas malpli favoraj kompare al la urbo). Unudirekta vojaĝo kostas 15 ₪ (~ 3€) , kaj trajnoj foriras je .20 kaj .59 minutoj ĉiun horon, dum la nokto je 10min antaŭ ronda horo. Konsultu la horaron ĉi tie.

Tel-Avivon al Nazareto konektas buso 823 de Egged. Ĝi eliras el centra bus-stacio de Tel-Avivo (7a etaĝo, platformo 702) kaj haltas proksime al trajnstacio Savidor Merkaz. La buso forlasas je 5:30, 6:30, 10:55, 12:55 kaj 16:55. Vojaĝo al Nazareto kostas 37.5 ₪ (~ 8€) kaj daŭras ĉirkaŭ 3 horoj. En Nazareto vi bezonas la haltejon ĉe HaGalil/6014 — petu al la ŝoforo informi vin kiam eliri.

    strat-nivela rigardo

Alternative, Nazareton eblas atingi el Ĥajfo. La trajno el la flughaveno daŭrigas Ĥajfen (kosto 45 ₪, ~ 10€), kie vi devas eliri ĉe stacio "Lev HaMifrátz" kaj pasi tra la aĉetumejo al malferma centra bus-stacio HaMifrátz. Tie prenu buson 331 de G.B.Tours, kiu foriras ĉiujn 20–30 minutojn. La vojaĝo kostas 18 ₪ (~ 4€) kaj daŭras ĉirkaŭ 45 min. En Nazareto eliru ĉe la lasta haltejo (Paulus HaShishi/Tawfiq Ziad).

strat-nivela rigardo

Utilajn informojn pri la publika transporto en Israelo trovu en tiu ĉi paĝo.