IJK 2013 en Nazareto, Israelo

Ekskursoj

Dum la IJK okazos tut-taga ekskurso al supra Galileo: la urbo Safedo kaj druza/ĉerkesa vilaĝo. Ni ankaŭ okazigos antaŭ– kaj post–­kongresan turismumadon, vidu sube la detalojn; eblas aliĝi al ĉiu el la tagoj aparte, kaj estiĝi parto de la grupo je la komenco de ajna programero. Por registriĝi alklaku la dikfingrojn apud la dezirataj eroj, tiel ke ili verdiĝu; entajpu vian nomon fine de la tabelo, kaj premu “aliĝi”.

Antaŭkongreso

15.08
ĵaŭdo
 
Akvo-recikliga uzinego: akvo el duŝejoj, necesejoj, lavmaŝinoj de 2.5 milionoj da homoj englutiĝas en enorman reton de tuboj pli ol 150km-longan kaj kolektiĝas en la plej granda recikliga uzino en la mondo, sude de Tel-Avivo, kies rolo estas transformi 140 milionojn m³ da poluaj kloakaj akvoj, en karan nacian risurcon – puran akvon. En la uzino la kloakaĵojn atakas dum kelkaj horoj specialaj bakterioj kaj poste la akvoj estas filtrataj dum 400 tagoj pere de la plej bona en la mondo filtrilo – la sablo. Tiu ĉi rezultanta pura akvo estas reuzata en agrikulturo kaj akvigas pli ol 70% da sudisraela agrikultura tero. [14ºº–19ºº; La vizito povos okazi nur se almenaŭ 20 personoj aliĝos.]

Kosto: 18 €  (inkluzivas enirbileton kaj veturigon el Tel-Avivo kaj reen)
 
Antikva Jafo: 5000 jaroj da historio per piedira ekskurso ekde la Placo de Horloĝo, tra la stratetoj de la antikva urbo, faraonaj elfosaĵoj, loĝdomo de Petro la apostolo kaj aliaj anguletoj sanktaj por kristanoj, ĝis la haveno de Jafo – iam la ĉefa pordego al Israellando. [19ºº–21³º]

Kosto: 10 €
 
Tranokto: Gastejo en Tel-Avivo, 19 € po persono (inkluzivas teon/kafon kaj ŝmirpanon matene).
16.08
vendredo
 
Bnej-Brak: scivoliga kaj unika en-rigardo en la stratetojn kaj studumojn de la religia urbo, kiu en ordinaraj tagoj donas senton de alia planedo, kaj des pli vendrede matene kiam la tuta urbo preparas sin al Ŝabbat. [9ºº–14ºº]

Kosto: 16 €  (inkluzivas vojaĝbiletojn per publika transporto)
 
Koro de Tel-Avivo: histori-plena piedira vizito en Neve-Cedek, kie komenciĝis Tel-Avivo, kaj en apuda trajnstacio kie en 1892 startis la unua trajno, inter Jafo kaj Jerusalemo (kaj poste pasis la trajno liganta Kairon kun Ĥajfo kun Bejruto...), kun gustumo de la "Blanka Urbo" – monda centro de arkitektura stilo Bauhaus, kaj kun opcia vizito en muzeo de proklamo de Sendependeco. Daŭrigo al la historia urbo-centro de Tel-Avivo kaj al strato Zamenhof, kiun inaŭguris la unua urbestro de Tel-Avivo mem. Fino per romantika rigardo al la vespera urbo el la antikva haveno de Jafo, kaj vespermanĝo en unu el tieaj apud–akvaj restoracioj. [14ºº–20ºº]

Kosto: 10 €  (ne inkluzivas la vespermanĝon) + 5 € eniro al muzeo
 
Tranokto: Gastejo en Tel-Avivo, 19 € po persono (inkluzivas teon/kafon kaj ŝmirpanon matene).
17.08
sabato
 
Muzeo de mekanika muziko en la artista vilaĝo Ejn-Hod. La muzeo havas unikan kolekton de antikvaj "muzik–skatoloj" kaj aliaj mekanikaj muzikiloj, kiuj zorge estis kolektataj dum pli ol 40 jaroj. [9ºº–9³º; La vizito okazos survoje al Ĥajfo.]

Kosto: 7 €
 
Ĥajfo: la ĉefurbo de la nordo, mozaiko de religioj kaj kulturoj. Komenco per la Bahaa monda centro kaj ties belegaj ĝardenoj, daŭrigo al la germana Templana kolonio, la araba najbarejo Vadi-Nisnas, monaĥejo de la Karmelana katolika ordeno, Aĥmadana moskeo, kaj fino per la sinagogo de montaraj judoj. [10³º–20³º; eliro el Tel-Avivo je 8ºº]

Kosto: 20 €
 
Veturigo el Tel-Avivo per luita buseto (pro sabato): 22 €
 
Tranokto: Gastejo en Ĥajfo, 19 € po persono (inkluzivas teon/kafon kaj ŝmirpanon matene).
18.08
dimanĉo
 
Jerusalemo: kiu loko povas esti pli taŭga por dimanĉo. La ekskurso en ĝi pasos tra la koro sankta al la 3 monoteismaj religioj, la Muro de Lamentado, la vojo kiun paŝis Jesuo portanta krucon – Via Dolorosa, inkluzive de la plej gravaj kristanaj preĝejoj. Kompreneble nepreterirebla estas la bazaro de la malnova urbo. Irante en la profundon de la historio, la ekskurso daŭrigos al arĥeologia parko "Davida Urbo", kaj ekster la antikvajn murojn al la Oliva monto kaj al la Siona monto, vizitante plurajn lokojn kiuj havas grandan signifon en la kristana mondo. [10ºº–21ºº; eliro el Ĥajfo je 7ºº]

Kosto: 18 € ; vojaĝbiletoj el Ĥajfo: 12 €
 
Lum-sona spektaklo sur la muroj mem de la malnova urbo, rakontanta la historion de Jerusalemo per lingvaĵo komprenebla por ĉiuj — muziko kaj bildoj.

Kosto: 12 €
 
Tranokto: Gastejo en Jerusalemo, 21 € po persono (inkluzivas teon/kafon kaj ŝmirpanon matene).
19.08
lundo
 
Abu-Goŝ: la araba vilaĝo estas fama pro sia ĥumuso, kaj pro la Benediktina monaĥejo kun ties krucmilitista preĝejo, konstruita en 1141. [8³º–11³º]

Kosto: 4 €
 
Komuna veturo al Nazareto per luita buseto, 15 €.
Via plena nomo: 

Postkongreso

26.08
lundo
 
Bet-Ŝeán (Σκυθόπολις en malnovgreka) estas unu el la plej impresaj Romiaj/Bizancaj lokoj en Israelo. Scythopolis estis la plej signifa urbo el inter la Decapolis (konfederacio de dek urboj, centroj de romia kulturo, en la regiono), kaj la arĥeologia parko impone konservas la tiatempan urbon malgraŭ la tertremoj de 363 kaj 749.

Kosto: 9 €
 
Saĥne: la natura fonto en tiu ĉi parko provizas la du artefarite larĝigitajn basenojn per varma akvo, kiu havas konstantan temperaturon de 28 gradoj kaj ebligas naĝadon dum la tuta jaro.

Kosto: 9 €
   Ĉiĉeronado kaj luado de buso: 32 €
 
Tranokto: en tendoj ĉe Ejn-Gedi, 4 € po persono
 
Tranokto: en la gastejo de Ejn-Gedi, 35 € po persono (inkluzivas matenmanĝon; haveblas 5 lokoj).
27.08
mardo
 
Rivero Arugót: tiu ĉi dezerta rivero enhavas akvon dum la tuta jaro, kaj pasas tra ĝi bela promenpado kies parto okazas en la basenoj kaj akvofaloj de la rivero mem.
 
Morta maro: la plej malalta akvujo en la mondo (427 metroj sub marnivelo) kaj la 3a plej sala (sal-koncentreco 34.2%). Ĝi estas la fina celo de la Jordana rivero, kaj havas unikan kemian konsiston, kun alta procento de magnezio, kalcio kaj kalio – pro kio ties koto estas konsiderata tre sana. Ne eblas droni en la maro, tamen kontakto de ties salega akvo kun okuloj kaj vundetoj en la haŭto kaŭzas signifan doloron.
   Ĉiĉeronado kaj luado de buso: 32 €
 
Tranokto: en tendoj, ĉe la monto de Masado, 4 € po persono
 
Tranokto: en la gastejo de Masado, 44 € po persono (inkluzivas matenmanĝon; haveblas 3 lokoj).
28.08
merkredo
 
Masado: antikva fortikaĵo ĉe la pinto de izolita roko en la Judea dezerto, superrigardanta la Mortan maron. Ĝin konstruis la reĝo Herodo (inkluzive de granda palaco siahonore), kaj en la jaro 73 ĝi kontraŭstaris dum kelkaj monatoj la romian sieĝon. La ekskurso komenciĝos je la 4a matene por grimpri la monton kaj spekti la ravan sun-supreniron de ties supro.

Kosto: 7 €
 
Sodomo: la urbo estas menciita en Genezo kiel detruita far Dio pro la pekoj (aŭ la kruela vivmaniero) de ĝiaj loĝantoj. Kvankam la urbo mem laŭ esploristoj troviĝis verŝajne ĉe la orienta bordo de la Morta maro, hodiaŭ la monto ĉe la okcidenta bordo portas ĝian nomon, kaj la kavernoj en ĝi estas konataj pro sia aparta beleco kaj la imponaj salaj gutoŝtonoj.
 
Sovaĝbesta rezervejo en kibuco Jotvata: la rezervejo, establita en 1968, kreas protektitan ĉirkaŭaĵon por endanĝerigitaj (aŭ malaperintaj en la regiono) dezertaj bestoj, bredas ilin, certigas la stabilecon de la populacio, kaj ellasas en la naturon. Dank' al ĝi reaperis la struto kaj la orikso en la regiono. Ĝi helpas bredi ankaŭ la saharan orikson.

Kosto: 7 €
   Ĉiĉeronado kaj luado de buso: 32 €
 
Tranokto: en tendoj sur marbordo de Ejlato, 4 €
 
Tranokto: gastejo en Ejlato, 20 €
29.08
ĵaŭdo
 
Ejlato: plonĝado (snorkelado) en la Ruĝa maro, dezertaj kanjonoj en la ĉirkaŭaĵo, la ŝtonparko Tímna, kaj observejo al 4 landoj en preskaŭ la plej suda punkto de la lando.

Kosto: 23 €  (inkluzivas enirbiletojn al la naciaj parkoj kaj snorkelo-luon)
 
Ejlato: unika parko kaj subakva observejo (je 12 metroj sub marnivelo) de mirindaj koralaj rifoj kaj mara vivo; 3D-filmo vizitanta la mondon de ŝarkoj.

Kosto: 23 €
   Ĉiĉeronado kaj luado de buso: 32 €
 
Tranokto: en tendoj sur marbordo de Ejlato, 4 €
 
Tranokto: gastejo en Ejlato, 20 €
30.08
vendredo
 
Reveno al Tel-Avivo tra kratero Ramón kun halto en ties centro por vizitantoj; survoje vizito de la rava Ruĝa Kanjono.

Kosto: 35 €
   Ákaba en Jordanio (via propra-ira vizito; ni provizos instrukciojn kaj konsilojn).

Kosto: ambaŭlandaj impostoj pro trapaso de limo: 5 € (por samtaga reveno al Israelo) aŭ 53 € (100 ILS + 30 JOD, por tiuj kiuj daŭrigos la viziton en Jordanio).
31.08
sabato
   Petra en Jordanio (via propra-ira vizito; ni provizos instrukciojn kaj konsilojn).

Kosto: ĉirkaŭ 200 €
Via plena nomo: