IJK 2013 en Nazareto, Israelo

Israelo — ĉu unueco en diverseco?

La loĝantaro en Israelo estas plimulte juda, sed ekzistas ankaŭ pluraj minoritatoj kiuj nombras entute preskaŭ 2 milionojn. Eĉ la “juda” parto efektive estas komunumo kunigita je homoj el pli ol 80 landoj kaj nature reprezentas tre malsimilajn etnajn, kulturajn kaj sociajn fonojn. En Israelo oni do rimarkas tiajn anomaliojn kiel baze sekulara ŝtato parigita kun forta religia establo, kaj socialisma ŝtat-strukturo aglutine kun fort-inkline entreprenista industria sektoro. La diversaj komunumoj en la socio, tamen, malmulte miksiĝas kaj plejofte loĝas en apartaj kvartaloj.

Aŝkenazaj judoj (aŝkenaz͡im)

Tiun ĉi grupon konsistigas plejparte judoj de eŭropa deveno, sed ankaŭ tiuj judoj kiuj alvenis el norda kaj suda Amerikoj, sudafriko kaj Aŭstralio. La vorto aŝkenazim estas derivita el la malnova hebrea nomo de Germanio — Aŝkenaz. Ĝuste en tiu ĉi grupo, fine de la 19a jarcento kaj influite de naciaj sentoj de eŭropaj popoloj, naskiĝis la Cionisma movado deziranta reestabli “nacian sekuran domon” por judoj; sekve la ŝtataj strukturoj (kreitaj surbaze de la administraj unuoj kiujn formis la aŝkenazaj judoj en fruaj jaroj de 20a jc), havis komence tipe eŭrop-sekular-socialisman naturon, kaj en la komencaj jaroj de la ŝtato estis regataj ĝuste de judoj el aŝkenaza deveno.
Oni foje distingas sub-grupojn laŭ specifaj devenlandoj, kiel landoj de eks-Sovetunio aŭ anglo-saksaj landoj. Tamen la diferencoj inter tiuj malakriĝas kun la generacioj, pro miksaj geedziĝoj kiuj estas oftaj.

Sefardaj judoj (sfarad͡im)

Per tiu ĉi nomo oni ofte — kvankam erare — grupigas ĉiujn mezorientajn kaj nordafrikajn judojn. La vorto Sefard (sfarád) estas antikva nomo de Iberio kaj estus ĝuste apliki ĝin al idoj de la 200 000 –homa juda komunumo, kiu en 1492 estis perforte elpelita el Hispanio kaj Portugalio, kaj sekve setliĝis laŭlonge de Mediteraneo (Italio, Balkanoj, Bulgario, Grekio, Turkio) kaj eĉ trans la maron en norda Afriko (Maroko, Tunisio, Libio).
Arĥeologiaj eltrovoj atestas pri juda historio en Iberio etendiĝanta ĝis la 3a jarcento, kaj dum la mezepoko la juda komunumo de islama Iberio estis grava kreiva kaj kultura centro por la tuta juda mondo, samtempe al la agado de saĝula kerno en la islamaj landoj en Azio (kaj precipe Babilono). Male al Judismo de centra kaj orienta Eŭropo, ĝia religia instruo ne fendiĝis en diversajn fluojn, kaj pli flekseme rilatis al la modernismo. Tiu ĉi instruo kaj la specifaj ritoj disvastiĝis ankaŭ en norda Afriko, kune kun la migrado–ondoj.

Orientaj judoj (mizraĥi͡im)


jemenaj judoj
La vorto mizráĥ en la hebrea signifas ‘orienton’, kaj tiu ĉi grupo devenas el la plej antikvaj judaj/hebreaj komunumoj en la nordo de Afriko kaj tra la tuta meza oriento. Judoj el Jemeno konservas ritojn kaj preĝo–vortumojn kiuj estas atribuataj al la periodo de Iª Hebrea Templo. Etiopiaj judoj aljuĝas sian devenon al migrado dum 6a ĝis 4a jarcentoj a.K., kaj pro relativa izoliĝo, same konservis antikvajn ritojn, inkluzive de dumpreĝa dancado — kio malaperis en ĉiuj aliaj komunumoj. En la 4a jc ili fondis propran reĝlandon, kiu prosperis diversgrade ĝis la jaro 1627. En la grupo eblas inkluzivi ankaŭ la judojn de Barato, kiuj migris tien antaŭ jarcentoj, kaj strikte okazigis nur en-etnajn geedziĝojn.
En regiono de Atlasa montaro en Afriko, judoj setliĝis apud la berberaj triboj, kaj havis intensan reciprokan kulturan interŝanĝon kun ili. Dum antaŭe ili estis konataj kiel múgrabim (el araba nomo mághreb, 'okcidento', por la tuto de nord-okcidenta Afriko), la signifa migrado el Iberio fine de 15a jc videble ŝanĝis la konsiston kaj la kulturon de la komunumoj, kaj malfacilas nuntempe kategoriigi ilin – ĉu kiel sfaradim, ĉu kiel mizraĥiim.
Apartan kazon prezentas la komunumo Falaŝ-Mura el Etiopio, pri kies aparteno al la juda gento daŭris akra disputo dum longa tempo: iliaj prauloj estis evidente hebreoj, sed ili konvertiĝis al Kristanismo kaj apartenas al la kopta eklezio.

Judoj laŭ religiaj grupoj:

En moderna Judismo ekzistas pluraj fluoj kaj la ĉefaj grupoj estas Reforma (diranta ke judoj devas formi sian identecon surbaze de tradicio sed konsiderante la modernan mondon), Konservativa (diranta ke la judreligia leĝaro devas esti konforma kun la tempoj), Ortodoksa (postulanta ke sociaj ŝanĝoj ne havas mandaton modifi la principojn kaj la leĝaron de judismo) kaj Ultra-Ortodoksa (ĥaredím, “kiuj timas la Dion”, distingiĝas per aparta pedanteco en plenumo de religiaj reguloj kaj signifa konservatismo).
ultra-ortodoksaj judoj
Malgranda sed violenta subgrupo de ĉi-lasta kredas ke suvereneco de judoj en Israellando ne rajtas esti establita antaŭ la alveno de la Mesio, kaj sekve ili kontraŭas la ekziston de ŝtato de Israelo kaj ne agnoskas ĝin. Aliaj malmultnombraj komunumoj estas Samarianoj [teknike ne judisma sed hebrea/samaria religio] kaj Karaitoj [kiuj diferencas de ĉiuj aliaj ĉef-fluoj per akcepto de nur la Malnova Testamento].
Dum eksterlande judoj ĉefe apartenas al la reforma kaj konservativa grupoj, ene de Israelo la ortodoksa grupo estas la plej forta kaj efektive ĉiuj religiaj reguloj — inkluzive de koŝereco, geedziĝoj, divorcoj kaj entombigo — estas per leĝoj fiksitaj laŭ la ortodoksa vidpunkto.

Islamanaj araboj

Ili konsistigas preskaŭ 85% de la ne–juda loĝantaro de Israelo, kaj plejparte apartenas al la Suna-fluo de Islamo. La sunaisma Islamo estas disvastigita en la regiono ekde 1517 (konkero far Otomana imperio), sed Islamo mem prosperis jam ekde 640 — la jaro kiam Umar ibn al-Ĥattab konkeris Jerusalemon. Ĉefa instru-lingvo en la islamanaj lernejoj estas la araba. Funkciado de la ŝariaj (religiaj) juĝeoj estas preskribita en la ŝtata leĝaro, kaj ili estas rajtigitaj interalie verdikti pri geedziĝoj kaj divorcoj laŭ la Islamo.

Kristanaj araboj

Ili plej multnombre loĝas en regionoj de Nazareto, Ŝfar'am, Ĥajfo kaj Jerusalemo, kaj apartenas ĉefe al la grek-katolika, grek-ortodoksa kaj malpli nombre al rom-katolika eklezioj. Al tiu ĉi grupo apartenas ankaŭ idoj de antikvaj komunumoj, kiuj ekzistis en la regiono antaŭ la araba konkero, kaj post ĝi komencis identigi sin kiel anoj de la araba gento.
Reprezentantoj de la kristanaj araboj havis laŭlonge la jaroj videblan rolon en la arabaj partioj kaj sekve en la parlamento. Pluraj kristan-​arabaj infanoj studas en apud-preĝejaj lernejoj.

Beduenoj

Tiu ĉi estas grupiga nomo por la vagantaj — plejparte dezertaj — triboj, da kiuj en Israelo troviĝas 30 kaj al kiuj apartenas ĉirkaŭ 280 000 homoj. Kvankam la ŝtato daŭre klopodas halti ilian migradon (la portempajn setlejojn, interalie, ne eblas konekti al elektro, akvo–provizo kaj tubkulverto) kaj estis konstruitaj 7 urboj/vilaĝoj, signifa parto el la “sudaj beduenoj” de la Negebo daŭrigas la tradician moviĝantan vivstilon — dum la “nordaj beduenoj” de Galileo ĉefe vidas sin kiel urbanoj. Inter ili estas ankoraŭ disvastiĝinta poligamio. Laŭ la tradicio, ili estas idoj de aŭ Joktan (pra-pra-nepo de Ŝem, filo de Noaĥ) aŭ de Iŝmael (filo de Abraham), kaj konsideras sin inter la originaj muzulmanoj, konvertitaj far Mohamedo mem.

Druzoj

Druzoj estas malgranda, aparta religia komunumo, kiu okupas montaran regionon, apartenantan po-parte al Sirio, Libano kaj norda Israelo. Tre malmulte estas sciata pri la vera naturo de la Druza religio. Tiuj malmultnombraj kiuj estas inicitaj en la doktrinon nomiĝas al-ukkal (‘inteligentaj’) kaj la ceteraj membroj de la komunumo nomiĝas al-ĝuhhal (‘ignorantaj’); la 5%–a elito aĝaŭid rolas kiel la spiritaj gvidantoj de la komunumo. La religio baze prezentiĝas kiel formo de gnostika misticismo, aparta kredo kiu splitiĝis de Islamo dum la regado de kalifo al-Ĥakim (996–1021), kaj unu el la doktrinoj instruas ke Dio manifestaciis sin per kelkaj enkarniĝoj, la lasta el kiuj estis al-Ĥakim mem. De multaj islamanoj la Druza religio ne estas perceptata kiel parto de Islamo. Konvertiĝantoj ne estas akceptataj en la druzan kredon kaj oni povas aparteni al la religio nur denaske.

Adigeoj (Ĉerkesoj)

Estante aparta etna grupo, kiu migris el la kaŭkaza regiono de centra Azio dum la 19-a jarcento, ili loĝas en du malgrandaj vilaĝoj en supra Galileo kaj nombras ĉirkaŭ 4000 personojn. La adigeoj estas Suna-​islamanoj kaj uzas ambaŭ adigean kaj araban kiel la ĉiutagajn lingvojn. Ili klopodas konservi la popol–tradiciajn karakterizojn: maniero konstrui la vilaĝon, vestaĵojn, manĝojn kaj dancojn.

Armenoj

Pro la rapida akcepto de kristanismo far la armena popolo, ilia komunumo ekzistis jam en la 4-a jarcento en Jerusalemo. Ĉirkaŭ la fino de la bizantia periodo, troviĝis 70 diversaj religiaj kaj administraj konstruaĵoj en la urbo, kaj la Armena Patriarkio situas en Jerusalemo ekde 1311. Nuntempe loĝas en Israelo ĉirkaŭ 2500 armenoj.

Domioj

Tiu ĉi estas hindo–arja etna grupo, samdevena kiel la romaoj, kiu forlasis la hindan subkontinenton ĉirkaŭ la 6-a jarcento kaj migris al regionoj de Persio kaj Anatolio. La ciganaj triboj en Israelo parolis la naŭarian dialekton de la domaria lingvo antaŭe sed nun preskaŭ ekskluzive la araban. Tamen ili estas konsiderataj kiel duarangaj far multaj araboj, kaj ofte kaŝas sian etnan identecon. Ekzistas diversaj pritaksoj de ilia nombro, kiuj varias inter 1500 kaj 3000, kaj ilia komunumo en Jerusalemo aĝas pli ol 400 jarojn.

Alavitoj

La etna–religia grupo praktikas formon de ŝijaisma Islamo kaj devenas el siria montaro. La nomo “alavitoj” estas moderna, el la periodo de la franca mandato super Sirio; historie ili estis nomataj “nucajranoj” kaj ancarija. Ilia religia vidpunkto estis influita de ambaŭ Kristanismo kaj antikva idolo–kulto. Nur en la jaro 1973 ili estis formale rekonitaj kiel aŭtenta parto de Islamo. Ĉirkaŭ 2200 alavitoj loĝas en la origine siria vilaĝo Raĝar en Golano, kiu en la ses-taga milito de 1967 ne estis konkerita far Israelo, ĉar israelaj soldatoj, kiuj baziĝis sur britaj mapoj, kredis ĝin esti parto de Libano; tamen post kiam libanaj aŭtoritatoj, pro politikaj kialoj, malpermesis al la loĝantoj transiri la limon, tiuj petis aneksigon al Israelo. En la jaro 2000 UN anoncis ke la oficiala landlimo pasas tra la mezo de vilaĝo (kvankam sen starigi fizikan barilon), en realeco estigante staton en kiu signifa parto de la kampoj de la vilaĝanoj — civitanoj de Israelo — troviĝas trans la limo en Libano.

Aĥmadanoj


aĥmadana moskeo en Ĥajfo
Aĥmadismo estas religia movado naskita en 1889 en la barata Islamo, kaj disvastiĝinta en Barato, Pakistano kaj orienta Afriko. Ĝin fondis Mirza Ghulam Aĥmad pro la konvinkiĝo ke la vera esenco kaj pura formo de Islamo estis perditaj dum la jarcentoj, kaj aĥmadanoj vidas sin kiel la avangardo de kristaligo, revivigo kaj paca disvastigo de la vera Islamo. Unu el la principoj de Aĥmadismo diras ke ĝihado temas pri nure pacforma, neviolenta disvastigo; la alia ke Mohamedo ne estis la sigelo de la profetoj, sed nure alportis la finan definitivan Leĝon. Tion aliaj islamanoj rigardas kiel blasfemo kontraŭ Mohamedo kaj sekve severe persekutas kaj perfortas la sekvantojn de la kredo; en 1974 la Tutmonda Islama Ligo dekretis ke ĝi “estas subfosa movado kontraŭ Islamo kaj la muzulmana mondo, kiu false kaj trompe asertas esti islama sekto”.
En Israelo troviĝas komunumo de 1000 aĥmadanoj, kiuj loĝas en kvartalo en Ĥajfo post kiam la centro de “mezorienta delegacio” estis movita tien en 1928 for el Damasko.

Bahaanoj

Post kiam en 1844 Sijjid Ali Muĥammad proklamis sin Báb, “pordego”, kaj anoncis venon de la nova mesio, kolektiĝis ĉirkaŭ li aro de sekvantoj, kiujn la islama elito en Irano rapide ektraktis kiel minaco kaj sekve severe persekutis. Unu el la disĉiploj, Mirza Ĥusajn Ali, anoncis ke li estas tiu pri kiu antaŭinformis Báb, kaj lia alveno estas inaŭguro de la mesia epoko promesita en ĉiuj religioj; li sekve alprenis la nomon Bahá’u’lláh (“gloro de Dio”). Li devis fuĝi al Bagdado kaj pro daŭra subpremado de la Bahaa religio, finfine estis ekzilita al otomana punkolonio de Akko. Lia tombo troviĝas tuj apud la urbo.
maŭzoleo de Báb
Bahá’u’lláh estis ankaŭ tiu, kiu en 1891 indikis la lokiĝon de la estonta Maŭzoleo de Báb sur la deklivo de monto Karmel en Ĥajfo; en la sama loko troviĝas ankaŭ la monda administra centro de la bahaanoj. En tiu ĉi centro laboras iom da dungitoj kaj kelkaj centoj da volontuloj, el 60 landoj, tamen formala komunumo ne ekzistas: ĉiuj laborantoj de la centro venas por difinitaj periodoj (ekde kelkaj monatoj ĝis kelkaj jaroj) kaj ne loĝas en la lando konstante. Cetere, israelanoj ne rajtas iĝi bahaanoj — la prediko kaj konvertigo de israelanoj estas malpermesita fare de Bahao mem.

La Bahaa kredo estas universalisma; ĝi instruas ke ĉiuj mondaj religioj havas unu Dian fonton kaj estis revelaciitaj far diversaj profetoj: Moseo, Budho, Jesuo, Mohamedo, ktp. La lasta profeto, Bahá’u’lláh, estis instrukciita instrui homojn kiel alfronti la moralajn kaj spiritajn defiojn de la moderna mondo. Ĉefaj principoj estas unueco de homa raso, baza harmonio inter scienco kaj religio, kaj etika konduto en ĉiutaga vivo. La bahaanoj forte kredas je volontulado, progresigo de paco en la mondo, civilizacia progreso, estetiko, nuligo de antaŭjuĝoj, observado de lokaj leĝoj kaj neperforto.

Anoj de Siria, Asiria kaj Kopta eklezioj

Siria Ortodoksa eklezio (   ) estas orienta monofizisma eklezio, kiu ne akceptas la du-ecan naturon de Jesuo, uzas la siria–aramean lingvon kaj laŭ propra tradicio troviĝas en Jerusalemo ekde la pleja apero de Kristanismo. Ĝiaj episkopoj loĝas en preĝejo de Sankta Marko ekde 1465, evitas politikan agadon, havas religian aŭtonomecon sed laŭ status quo estas subigitaj al la Armena Patriarkio. Nuntempe la komunumo nombras ĉirkaŭ 200 homojn.

La Asiria Orienta eklezio (   ) estis fondita post kiam la vidpunkto pri du-eca, kunligita sed ne unigita, homa–dia naturo de Jesuo far Nestorio estis en j. 431 oficiale proklamita kiel hereza. Subtenantoj de Nestorio, patriarko de Konstantinopolo, fuĝis al la Persa imperio kaj deklaris sendependecon disde la ĉef-fluo de la Kristanismo. Ili multe okupiĝis pri misiismo en la oriento, atingante eĉ Baraton kaj Ĉinion. Efektive, la Kristanismo kiun konis Mohamedo estis Nestorianisma; kvankam en 7-a jc la vidpunkto de la Asiria eklezio estis modifita al “du esencoj, unuiĝintaj”. Hodiaŭ en Jerusalemo loĝas kelkaj familioj, kiuj tamen estas rekonitaj kiel aparta religia komunumo.

Kopta Ortodoksa eklezio (   ) laŭ la tradicio estis fondita en jaro 42 en Egiptio far apostolo Marko mem. Jam en la rabenaj verkaĵoj Miŝna kaj Talmud aperas mencio de la koptoj, sub la nomo ‘giptoj’. Kelkaj el la monaĥejoj, fonditaj en 4-a jc en dezertaj regionoj de Egiptio, postrestas ĝis la nuntempo. Efektive la asketa monaĥa vivstilo kiel vojo al pieco evoluis ĝuste tie, kaj disvastiĝis en postaj jarcentoj al aliaj partoj de la kristana mondo. La Kristana Akademio en Aleksandrio uzis lignajn ĉizo–tabulojn por blinduloj, 1500 jarojn antaŭ la invento de Brajlo.
Laŭ propra tradicio, koptoj alvenis Jerusalemen kun sankta Helena (patrino de cezaro Konstanteno) en 4-a jc; indikoj pri ilia ĉeesto en la urbo datiĝas je komenco de 9-a jc. La Kopta Patriarkio en Jerusalemo estis establita en 1236, kaj nuntempe loĝas en la urbo kelkdek familioj. Kelkaj pliaj familioj troviĝas en Ĥajfo, kaj la kopta komunumo en Nazareto havas ĉirkaŭ 1500 anojn.