IJK 2013 en Nazareto, Israelo

Sekureco–konsideroj

Pro la apartaj kondiĉoj, estas donita al sekureco multa atento en Israelo. Iuj aspektoj de tio povas konfuzi komence, kaj antaŭscioj povas helpi eviti malkomfortajn situaciojn.

Se vi flugos al Israelo per El-Al (la nacia flugkompanio), vi rimarkos tion jam ĉe la enflughavena registriĝo por la flugo. La registriĝa zono estas apartigita kaj sekureco–oficiroj faras kurtan pridemandadon pri vi, via kutima viv-okupo, sorto de viaj valizoj kaj pri via veturcelo; taŭga respondo estus simple “turismumado”. En iuj kazoj ili petos inspekti permane la enhavon de la valizo. Fine de la pridemandado, estos almetita glumarko sur vian pasporton; sen tiu ĉi glumarko la pasporto ne estos akceptita en la registriĝa budo. Efektive, El-Al estas inter la plej sekuraj flug-kompanioj en la mondo – la ununura atenco en ties aviadilo okazis en 1968.

Alveninte en la israela internacia flughaveno Ben-Gurion, vi povus esti kurte kontrolita jam ĉe la eliro el la aviadilo. Tio ne signifas iun apartan suspekton kaj vi ne devas maltrankviliĝi (ni mem estis kontrolitaj tiel plurajn fojojn); oni ordinare haltigas iujn el la pasaĝeroj kaj petas inspekti la pasporton, sekvata foje de kelkaj rutinaj demandoj pri la celo de la vizito. Ankaŭ ĉi tie plej taŭgas respondi ke vi venas por turisma vizito. Vestite maltaŭze (bonstile) vi altiros malpli da atento.
Se vi alvenas el araba lando aŭ vizitadis tiujn, plej verŝajne vi spertos tempo-raban pridemandadon dum la pasport-kontrolo. Principa regulo estas, ke se vi havas nenion kaŝendan, temas nur pri maloportunaĵo kaj vi ne aparte zorgu.

Atentu pri sekureco–postuloj ene de la lando. Tre malkutima por eksterlandano povas esti la kontrolo de persona sako ĉe eniro al grandaj konstruaĵoj — tion oni nepre faras en aĉetumejoj kaj stacidomoj, iam ankaŭ en oficejaj ĉielskrapantoj. Enirante registaran oficejon, oni devas ankaŭ pasi tra skan-kadro. La kontrolado de sakoj estis enkondukita sekve de la situacio dum la 2-a intifado kaj ĝin oni ne konsideru invado de privateco.

Ĉe via revenvojaĝo, nepre rezervu sufiĉan tempon por la sekurecaj proceduroj en la flughaveno. Estas tre rekomendita alveni ĉirkaŭ 3 horojn antaŭ la flugo — povas okazi pli aŭ malpli detala pridemandado pri kion vi faris dum via vizito, aldone al permaŝina kaj permana inspekto de la valizoj. Restu laŭeble trankvila dum tiu ĉi tempo, kiu povas foje esti frustra. Respondu trankvile kaj sincere la demandojn, sen provi ŝercemi kun la sekureco–oficiroj. Se vi havas telefon-numerojn ĉemane de personoj alvokeblaj kun kiuj vi pasigis tempon dum la vizito, tio ĉiam povas helpi la procedon.