IJK 2013 en Nazareto, Israelo

Transport-manieroj en Israelo

Aŭte

En Israelo funkcias pluraj internaciaj aŭto-luaj firmaoj (kiaj Avis, Budget, Europcar, Hertz, Shlomo Sixt, Thrifty) samkiel lokaj (Eldan, Kal-Oto, SunCar). Eblas mendi aŭton per la interreto kaj kolekti ĝin jam en la flughaveno, ĉe la parkejo trans ŝoseo post eliro el la akcepto-halo. Ricevante la aŭton, nepre kontrolu ĝian eksteron, enon, kaj subon, kaj informu la luigan firmaon pri ajna defekto (alikaze ili povas pagigi vin pro ĝi, sen ke estos ebleco pruvi ke ne vi kaŭzis la damaĝon). Ene de Tel-Avivo eblas lui aŭton ankaŭ po-hore, pere de Car2Go; ĝi tamen postulas abonon eĉ se temas pri unufoja luo. Israelaj lu-firmaoj plej ofte malpermesas veturi kun iliaj aŭtoj en la Palestinajn teritoriojn.

Atentu ke ĉiuj ŝoforoj devas nepre havi veturilo-asekuron (kontraŭ korpo-damaĝo kaŭzita al la ŝoforo, pasaĝeroj aŭ personoj ekster la veturilo en trafika akcidento). Ĝin vendas la aŭto-luaj firmaoj kiel parton de la pago pro luado, sed eblas aĉeti ĝin — kaj 3a-flankan — ankaŭ en asekur-kompanio. Se vi tamen akceptas la asekuron proponatan de lufirmao, atente tralegu la kontrakton kaj aparte la “etajn literojn”; ĝi ne rajtas ekskludigi el la asekuro iujn partojn de la aŭto (krom malsupra ĉasio) kaj tia ago nepre estas kontraŭ direktivo de ministerio pri transporto. La indikita en la kontrakto sumo de franĉizo devas rilati al ĉiu damaĝo kaj al elspezo de lufirmao pro tiu damaĝo al la aŭto.

Por ŝofori en Israelo vi povas uzi vian nacian stir-permesilon se ĝi enhavas detalojn per latinaj literoj. Plej sekuras se ĝi estas eŭropuni-stila (vidu ekzemplon dekstre), alikaze prefere havu kun vi ankaŭ internacian stir-permesilon.
La interurbaj ŝoseoj estas sub la respondeco de la nacia voj-kompanio, troviĝas ĝenerale en bona kondiĉo kaj havas trafajn trafiksignojn. Ĉiuj voj-ŝildoj estas tri-lingvaj: en hebrea, araba (la oficialaj lingvoj de Israelo) kaj angla. La situacio rilate en-urbajn vojojn povas esti malsimila – precipe rilate asfalton – ĉar tiuj estas prizorgataj far la lokaj urbestraroj.

Kelkaj utilaj voj-signoj:

   rapida aŭtovojo  (rapideclimo de 100–110 km/h)
   interurba ŝoseo  (rapideclimo de 80–90 km/h)
   regiona ŝoseo  (rapideclimo de 70–80 km/h)
   loka eksterurba vojo
   paga vojo (nuntempe Ŝoseo 6 centre/norde, rapidkoridoro ĉe Ŝoseo 1 inter flughaveno kaj Tel-Avivo, kaj la tunelo de Karmela monto). Antaŭ ol uzi pagan vojon, vi devas kontakti la aŭto-luan firmaon; en alia kazo ili postulos krompagon pro bizaraj “traktado–kostoj”...
   flava markigo sur asfalto: koridoro por publika transporto
   bruna direkto-indikilo: turisma loko
   averto-triangulo: atenton, bestoj apudas la vojon

La trafik-flanko estas dekstra ⇵ . Uzado de seĝo-zonoj, por la ŝoforo samkiel por la pasaĝeroj, estas deviga. Ekster la urboj, la kutima maksimuma rapideco estas 80–90 km/h; kvankam la infrastrukturo kaj aŭtoj mem permesas pli altan rapidecon, nur en la lastaj jaroj oni komencis altigi ĝin — sed tio okazas ege malhaste kaj malvolonte. Eble unu el la kaŭzoj estas la pluraj rapideco-kameraoj, kiuj havigas signifajn sumojn al la polico/ŝtato en formo de monpunoj. La fiksaj kameraoj Gatso estas grizaj aŭ oranĝaj, ĉe la flanko de la vojo, nemalofte en la rektaj kaj rapidaj sekcioj de la ŝoseo. Ili funkcias per trapaso super duopo de paralelaj kabloj enfoldigitaj en la asfalton (tial detektilo ne povas ilin sensi). Ekzistas ankaŭ porteblaj kameraoj, uzataj mane far policistoj; tiuj funkcias per lasero. Pri ambaŭ tipoj vin povas averti Waze (vidu ankaŭ la mapon). Kroma tipo estas la Multanova, radaro kaŝita ene de aŭtoj (foje eĉ neniel markitaj), kiu funkcias je frekvenco Ka (34.3 GHz) — tiun iuj el la detektiloj kapablas sensi.

La trafika stato en Israelo temas pri konstanta konkurenco inter aŭtoj, busoj, skoteroj, bicikloj kaj piedpaŝantoj — ĉiu klopodas aserti sian unuarangecon ĉe la vojo. Se vi venas el lando kun civilizita trafiko, tio povas ŝoki vin komence, kvankam la situacio verdire estas multe pli milda kompare al aliaj mezorientaj landoj. Ŝoforante ene de la urbo, estu plej atenta pri piedpaŝantoj kaj biciklistoj kiuj saltas en la vojon el "nenie", precipe en mallarĝaj stratoj; eksterurbe ĉefe atentu pri aliaj veturiloj, kiuj ŝanĝas veturkoridoron sen signali aŭ pasas trafiklumon je la lasta momento, kiam ĝi efektive jam estas ruĝa. Dum trafik-ŝtopiĝoj kaj antaŭ semaforoj, estas konsiderate afabla havigi spacon al la motorciklistoj kaj lasi ilin pasi inter la aŭtoj.


© Michel Kichka, 1978