IJK 2013 en Nazareto, Israelo

Transport-manieroj en Israelo

Motorcikle

La varma, malmultepluva vetero de Israelo kaj ĉiam pli kaj pli densa trafiko, favoras uzadon de motorcikloj kaj skoteroj. La israelaj ŝoforoj kutimas al ilia ĉeesto sur la ŝoseoj, sed ne ĉiam respektas. Tial atentu pri aŭtoj kiuj ŝanĝas veturkoridoron sen signali, tiuj kiuj decidas turni el la meza koridoro, kaj venantaj perpendikulare kiam vi pasas vojkruciĝon; aparte estu zorgema apud taksioj. Vi estos plej sekura veturante en la mezo de la koridoro (rajdado sur la vojrandoj estas malpermesita kaj entenas monpunon). La plejparto de la dirita rilate aŭtojn validas ankaŭ por motorcikloj.

Lui kutime eblas veturilojn ĝis 125cc, ĉar tiel limigas la leĝo; tamen, pli grandaj veturiloj ankaŭ haveblas, kiel ‘leasing’ (kiu estas pli kosta). La kosto inkluzivas la motorciklon/skoteron mem, kaskon, seruron, malantaŭan keston, veturilo-asekuron kaj 3a-flankan asekuron. Aldona kasko preneblas kontraŭ malgranda krompago. Necesas deponi sumon (inter 400 kaj 800 €) por lupreni kaj rekomendindas demandi ĉu la firmao remorkas kaj provizas anstataŭan veturilon kaze de paneo. Kelkaj firmaoj ĉe kiuj vi povas lui

LeasingCycle ⇢ Petaĥ Tikva, str. Ĵabotinski 83, +972-3-9226753
Tagaj, semajnaj kaj monataj luigoj. Por grandaj motorcikloj la prezo por semajnfino estas malpli alta.
Motorent ⇢ Tel Aviv, str. Menaĥem Begin 64, +972-3-6888851
Ĉefe mopedoj de 50cc kaj skoteroj de 125cc. Luigo laŭ tagoj aŭ dum monato.
Itzik Katnoim ⇢ Tel Aviv, str. HaMasger 19, +972-3-6870190
Plejparte skoteroj de 125cc; tagaj kaj semajnaj luigoj.
MotoGo ⇢ Tel Aviv, str. Menaĥem Begin 16 / str. HaJarkon 109, +972-3-6811717
Nur skoteroj, inter 125cc, 200cc kaj 250cc. Haveblas signife pli koste ankaŭ X-evo 400cc kaj T-Max 450cc.