IJK 2013 en Nazareto, Israelo

Transport-manieroj en Israelo

Piedire

Tra la tuta lando serpentumas la Pado de Israelo. Kvankam por rekta paŝado el urbo al urbo ĝi ne tiom tauĝas, pere de ĝi oni povas piedire viziti la plej gravajn historiajn kaj religiajn perlojn de Israel-lando, kaj koni ĉiun pejzaĝon el la abundo en tiu ĉi lando-strio: la pado komenciĝas ĉe kibuco Dan norde apud la neĝa Golano kaj ĝia fino estas sude en la dezerto ĉe la Ruĝa maro. La plej alta punkto de la pado estas 1200 metroj super marnivelo ĉe monto Meron dum la plej malalta 195 metroj sub marnivelo, ĉe maro de Galileo (Kineret).

Samkiel aliaj oficialaj promen-padoj en Israelo, ĝi estas markita laŭlonge de la kurso; la markigo estas blanka–blua–oranĝa strioj.

Planante itineron laŭ la Pado de Israelo (kies plena longo estas pli ol 1000 km) nepre konsideru la distancon kiun vi planas pasi, kie estas la halto-punktoj (tranoktado estas permesita nur en parkejoj kaj asignitaj haltejoj de la Societo por Protekto de Naturo), kiom da manĝaĵoj kaj akvo vi bezonos. Estas rekomendite porti ĉefe alt-nutrovalorajn kaj malpezajn nutraĵojn: sekajn fruktojn, nuksojn ktp; la ĉefpladojn vi povos akiri laŭvoje. Gravan rolon, precipe en la suda kaj dezerta regiono, ludas la Anĝeloj de Pado — homoj kiuj loĝas en setlejoj apud la pado kaj senpage aŭ simbolpage provizas tranoktejon kun duŝo, matraco kaj ŝarĝejo. Kun ili eblas interkonsenti ankaŭ pri antaŭ-rezervo de akvo (ĉar troan kvanton da akvo ne eblas porti surdorse).

    📷 Efrat Nakash 📷 Diana Barshaw   📷 Efrat Nakash 📷 Efrat Nakash   📷 Vikipedio

Alia populara promenvojo estas la 70-kilometra Pado “de mar' al mar'”, kies unu ekstremo estas la okcidenta bordo de la Galilea maro kaj la alia ekstremo estas la bordo de Mediteraneo, proksime al Libano. La pado pasas tra riverkuŝejoj en Supra Galileo kaj necesigas ĉirkaŭ 4 tagojn. Ĝi konektiĝas al la Pado de Israelo ĉe pinto de monto Meron.

[+]  Informojn pri pluraj aliaj padoj trovu en tiu (anglalingva) retejo.


Rekomendita ekipaĵo por la piedirado: