IJK 2013 en Nazareto, Israelo

Transport-manieroj en Israelo

Publika Transporto

La plej kutima publika transporto en Israelo estas la busoj. La antaŭan monopolon de Egged nun anstataŭas pluraj aliaj kompanioj (kvankam ĝi restas la plej granda bus-kompanio), ĉiu kutime funkcianta en specifaj regionoj. La situacio rilate prezojn kaj haveblon de informoj multe diferencas inter la diversaj kompanioj; la plej bona stato estas en Tel-Avivo kaj ĉirkaŭaĵo, kvankam ankaŭ en ĝi la novaj inform-ŝildoj estas nur en la hebrea lingvo. Uzante buson, vi ĉiam eniru de la plej antaŭa pordo kaj pagu kontante al la ŝoforo. En iuj el la linioj la haltejoj estas anoncataj; ĉiuokaze eĉ por israelanoj estas malfacile orientiĝi en nekonataj bus-linioj, do kiam vi bezonas specifan haltejon aŭ lokon, ne ĝeniĝu demandi al la ŝoforo aŭ la aliaj pasaĝeroj — ĉiam homoj pretos helpi vin.

Pluraj bus-kompanioj akceptas nuntempe Rav-Kav, elektronikan vojaĝkarton. Oni povas aĉeti anoniman karton ĉe la bus-ŝoforo kontraŭ 10 ₪ kaj ŝargante ĝin je 50 ₪ aŭ pli, oni ricevas rabaton de 20% (esprimita per pli alta sumo aldonata al la konto). En la regiono de Tel-Avivo, Rav-Kav donas plian avantaĝon — vi povas vojaĝi dum horo kaj duono, ŝanĝante busojn, sen krompagi. Por interurbaj vojaĝoj, tamen, estas daŭre ĉefe uzata la kontanta aĉeto de paperaj biletoj.

Kosto de unuopa vojaĝo en diversaj urboj:

Informojn pri pluraj inter-urbaj linioj vi povas trovi ĉe la retejo de Egged: www.egged.co.il (aliaj bus-kompanioj, inkluzive de UNBS, havas retejon nur en la hebrea lingvo). Informojn pri linioj ene de la metropolo de Tel-Avivo, trovu ĉe la retejo de Dan: www.dan.co.il. La retpaĝaro bus.co.il estas prizorgata far la komunumo, kaj havas (kvankam neoficialajn) sufiĉe akuratajn datenojn. Se vi planas busan vojaĝon ie en Israelo, kontaktu la LKK-n, ni helpos vin eltrovi la detalojn.

[+]  Sur vojo, la aplikaĵoj Moovit kaj NetBus por iOS/Android helpos vin trovi itineron kaj scii kiam precize alvenos via buso.

Trajnoj estas utilaj por vojaĝoj laŭlonge de la marbordo, kaj proponas konvenan transportadon inter Ĥajfo, Tel-Avivo, Aŝdod, Be'er-Ŝeva kaj la internacia flughaveno Ben-Gurion. Ekzistas linio inter Tel-Avivo kaj Jerusalemo (inaŭgurita en 1892), sed ĝi estas tre malrapida kaj ne konvena; oni konstruas novan rapidan linion al Jerusalemo, kies kompletigo tamen ne okazos antaŭ 2017. En Israelo funkcias unu-sola trajna kompanio, Rakévet Israél. La signifa evoluigo de la trajna reto komenciĝis nur en la antaŭa jardeko, sekve pluraj stacioj troviĝas ĉe la randoj de la urboj, kaj ne estas bona akordigo inter la trajnoj kaj la busoj kiuj pasas ĉe la stacioj.

Retejo: http://rail.co.il/EN/Pages/Homepage.aspx Mapo de linioj kaj stacioj

Kolektivaj busetoj (hebree: monít ŝerút, ‘naveda taksio’) restas populara transportilo. Ili havas lokon por 10 pasaĝeroj, kutime vojaĝas laŭ la sama itinero kiel samnumeraj busoj, kaj haltas ĉie ajn laŭvoje, je mansvingo (por aliri) kaj anonco al ŝoforo (por eliri). La prezo estas iom malpli alta ol en ordinara buso, kaj eblas pagi nur kontante. Enirinte la monit ŝerut, plej unue sidiĝu kaj poste transdonu la necesan sumon antaŭen, ĝis ĝi atingos la ŝoforon. Se la buseto estas tro malplena, foje la ŝoforo povas atendi ĉe haltejo ĝis pleniĝo. Tiuj busetoj funkcias ankaŭ ĉe inter-urbaj itineroj — ili havos la nomon de la celo ĉe la antaŭa vitro; vi povas kapti unu ĉe stacio de ordinara buso samdirekta. Petu lokan personon helpi vin identigi la ĝustan buseton.

[+]  Iom da utilaj informoj vi eble povas trovi en tiu anglalingva blogo.