IJK 2013 en Nazareto, Israelo

Utilaĵoj — Praktikaĵoj


Tempozono
UTC+2, somere (ekde aprilo ĝis mez-septembro) UTC+3. Tial dum tiuj monatoj estas diferenco de 1 horo kun Egiptio, kiu abandonis somertempon.
Elektro
220 V je 50 Hz, ingoj de tipo H.
Telefonado
Internacia voko-kodo: +972
Regionaj kodoj:
  • (0)2 – Jerusalemo
  • (0)3 – Guŝ-Dan kaj Tel-Avivo
  • (0)4 – Ĥajfo kaj nordo
  • (0)8 – Aŝdod, Aŝkelon, kaj sudo
  • (0)9 – Herclija, Netanija
Poŝtelefonaj kodoj:
  • (0)50/2/4/7
Telefonante ene de Israelo, uzu komencan nulon. Telefonante el eksterlando aŭ uzante internacian voko-formaton, la kodo estu sen nulo. Por voki eksterlanden el Israelo, uzu prefikson de konekto–provizanto:
  • 012 – Kavej Zahav
  • 013 – Barak
  • 014 – Bezek
  • 018 – Eksfon
Krizkazaj numeroj (senpaga voko de ajna aparato): 100 – polico, 101 – unua medicina helpo (magén davíd adóm), 102 – fajro-brigado.
Valuto
La monero estas ŝékelj (ŝikel arabe, siklo Esperante), kiu dividiĝas en 100 agorót. Ekzistas moneroj de 10 agorot kaj 50 agorot (½-siklo), 1, 2, 5 kaj 10 sikloj; monbiletoj je valoro de 20, 50, 100 kaj 200 sikloj. Aĉetaĵoj estas rondigataj al la proksima oblo de 10 agorot.
Internacia kodo: ILS (en Israelo estas uzata ankaŭ NIS = nova israela siklo). Signo: ₪, ofte skribata ankaŭ ש"ח. Plej bonaj ŝanĝo­kurzoj estas en monŝanĝejoj, kutime markitaj per la ŝildo CHANGE.
Kostoj
Surstrata loka manĝo: ĉirkaŭ 15–30 ₪. Plena tagmanĝo: 35–60 ₪. Botelo de akvo 1.5L: 4–8 ₪. Bier-botelo 330mL: 7.5–12 ₪.
Kredit-kartoj
Krom en bazaroj kaj stratbudoj, kreditkartoj Visa kaj MasterCard (ofte ankaŭ American Express/Diners) estas akceptataj en preskaŭ ĉiuj vendejoj; israelanoj uzas ilin konstante, eĉ por aĉetoj je 4 €. La debeto okazas per pasigo tra legilo de magneta strio, sen neceso entajpi la kodon.
Bankomatoj (ATM)
La maŝinoj kutime estas instalitaj en la muron de la banka filio kaj uzeblas ankaŭ kiam la banko estas fermita. Se la maŝino estas memstara (ekz en aĉetumejo), vi krompagos por ĝia uzo — kutime ĉirkaŭ 1 € po operacio. La bankomatoj (kaspomát hebree) akceptas Visa kaj MasterCard, aliajn kartojn se estas indikitaj, kaj pere de ili vi povas elpreni siklojn; atentu pri la – kutime malfavora – kurzo kiun via banko uzos. Notu ke bankomatoj de la Unua Internacia Banko de Israelo (FIBI aŭ “habeinleumi” hebree), kutime kun flava|blua koloroj, ne akceptas ekster-israelajn kartojn. Bankomatoj kiuj donas ankaŭ eŭrojn aŭ usonajn dolarojn havas la korespondan signon sur ili.
Monsendo

tipa ŝildo de poŝtoficejo
Pere de lokaj poŝtoficejoj eblas ricevi kaj sendi monon tra Western Union, kvankam kontraŭ alta makleraĵo.
Aldonvalora imposto
Nuntempe 18%, aldoniĝas aŭtomate al la pagenda sumo. Preskaŭ ĉiam la prezoj montritaj en vendejoj jam inkluzivas la AVI. Turistoj rajtas je redono de la imposto, por aĉetoj super 400 ₪ en unu vendejo en unu tago, krom por tabak-produktoj, manĝaĵoj kaj drinkaĵoj (escepte de vino en rajtigitaj vinfarejoj). Tamen kontrolu ke la vendejo havas la rajtigon proponi redonon; se jes, ĝi devas provizi al vi fakturon + specialan fakturon por imposto-uloj. La redonon mem petu en poŝt-oficejo ĉe flughaveno Ben-Gurion, unu el la havenoj aŭ unu el la surteraj lim-pasejoj.
Trinkmono
La akceptita gratifiko en restoracioj kaj kafejoj por la kelnero estas ĉirkaŭ 10% de la sumo; ĝin oni lasu kontante surtable post pago de la kalkulo. Same pri kuriero, de ekzemple pico. En memservaj ejoj ne estas neceso doni trinkmonon, krom se vi estas aparte kontenta pri la manĝo–kvalito. Taksi-ŝoforojn oni kutime ne aparte gratifikas (iliaj prezoj jam estas monujŝiraj).
Vestaĵoj
Kiom malplej multe. Portu kun vi mallongajn t-ĉemizojn kaj ŝortojn, sun-okulvitrojn, ĉapelon kun beko. Ĉiuj konstruaĵoj kaj publikaj transportiloj estas klimatizitaj (trajnoj eĉ troe), sekve havu kun vi puloveron aŭ plejdon por ne suferi la temperaturo–falon. Estas rekomenditaj naĝkostumo kaj sunprotekta kremo.
Ĉe sanktaj lokoj, ambaŭ viroj kaj virinoj kovru la ŝultrojn kaj la artikojn. Ofte virinoj estas petataj kovri ankaŭ la harojn.
Samseksemeco
Malkiel multaj lokoj en Mezoriento, Israelo estas inter la landoj plej amikaj por samseksemuloj, kaj progresema rilate iliajn rajtojn. Kvankam gejedziĝoj ne povas okazi en la lando mem (fakte, nur strikte religia geedziĝo estas ebla), Israelo rekonas tiujn registritajn en aliaj landoj kaj la leĝoj pri fakta gekonkubeco aplikiĝas al kaj samseksemaj kaj aliseksemaj paroj. Gejoj kaj lesbinoj povas brakume paŝi surstrate, mendi saman hotelĉambron aŭ elmontri amsentojn publike. En Tel-Avivo estas pluraj nur-samseksemulaj aŭ samseksem-amikaj kluboj kaj drinkejoj; tiea fierparado altiras pli ol 100,000 homoj, inkluzive de kelkmil eksterlandanoj. Tamen, en la araba socio tio daŭre restas tabuo. Estante en araba loĝloko — senlige al religio, — prefere evitu tro apertan elmontron de allogiĝo al la sama sekso...
Radio
La skalo FM estas plenplena de plej diversaj stacioj. Inter la pli interesaj:
  • 88fm — eklektika muziko, el ĉiuj ĝenroj, inkluzive de ĵazo kaj viva elstudia koncerto unufoje semajne [ 88 FM , en Galileo kaj Golano 87.6 FM , sen signalo en suda Negebo ]
  • Galgalátz — armea muzika kanalo, ĉefe pop-kantoj [ Tel-Avivo 91.8 FM , nordo 104.1 FM , Ĥajfo 107 FM , Jerusalemo 93.9 FM , Be'er-Ŝeva 99.8 FM , Ejlat 106.4 FM ]
  • 99fm — nuntempe okupiĝas ĉefe pri medio kaj ekologio [ regiona stacio, Tel-Avivo/centro 99 FM ]
  • Lev Hamediná — israela (mizraĥi) muziko [ regiona stacio, Tel-Avivo/centro 91 FM ]
  • Kol Israel en la araba (صوت إسرائيل بالعربية) — ŝtata stacio kun novaĵoj pri la tuta mezoriento, populara ankaŭ en najbaraj landoj [ Tel-Avivo 90.3 FM , nordo 99.3 FM , Ĥajfo 92.4 FM , Jerusalemo 99.3 FM , Be'er-Ŝeva 94.4 FM ]
  • ReKA — elsendoj en pluraj lingvoj: angla, franca, rusa, hispana, persa, rumana, hungara, sefarda, amhara. La persaj programoj havas plurajn aŭskultantojn en Irano. [ Tel-Avivo 101.2 FM , nordo 94.4 FM , Ĥajfo 100.7 FM , Jerusalemo 100.3 FM , Be'er-Ŝeva 107.3 FM ] horaro
  • BBC World Service — en la angla lingvo [ 1323 AM ]
  • Saŭt al-Arab (صوت العرب) — egiptia stacio kun tre varia muzika programo [ en suda Negebo, 93.1 / 90.9 / 98.8 FM ]
  • Fun FM — jordania stacio kun moderna araba kaj eŭropa muziko [ nordo 104.2 FM , Jerusalemo 101.2 FM , sudo 94.7 FM ]
[ i ] Detala listo de frekvencoj por tutlandaj stacioj.
ISIC
La internacia studenta karto estas sufiĉe utila en Israelo, kaj pere de ĝi oni povas havi 10% rabaton por busoj de Egged (por vojaĝoj super 26 ₪), 10% rabaton por trajnoj, 30% rabaton al muzeoj kaj 20% rabaton al naciaj parkoj.
Senkabla interreto (WiFi)
Israelo estas tre teĥnologia lando, kaj pluraj kafejoj ofertas nuntempe aliron al interreto per ilia propra senkabla konekto. En la jenaj lokoj eblas konektiĝi al interreto senpage:
  • ĉiuj filioj de McDonald's (170 tra la tuta lando)
  • iuj el la filioj de Burger King
  • kafejoj ‘Aroma’
  • kafejoj ‘The Coffee bean and Tea leaf’
  • kafejoj ‘Arcaffe’
  • filioj de ‘Tal Bagels’
  • en la urbocentro de Jerusalemo
  • en la ĉefaj bulvardoj kaj la strando en Tel-Avivo
  • iuj el la akademiaj institutoj
Aldone, en la trajnoj ankaŭ eblas uzi retkonekton senpage (tre malmultaj trajnkompanioj en la mondo ofertas la samon). Tiu ĉi konekto utilas por kontroli retpoŝton, facebook, ktp kaj bendo-pezigaj retejoj – kiel dosier-interŝanĝoj aŭ fluanta video – estas blokitaj.
Laborhoroj
La unua semajna labortago estas dimanĉo kaj la lasta – ĵaŭdo. Vendejoj kutime malfermiĝas ĉirkaŭ la 8a aŭ 9a matene kaj funkcias ĝis malfruvespere, ofte 20a aŭ eĉ 21a horo. Bankoj kaj poŝtoficejoj funkcias nur ĝis 12:30 kutime, malfermiĝante kelkfoje semajne ankaŭ posttagmeze (pli malpli je 15:30 ĝis 18:00). Aliaj oficejoj restas malfermitaj ĝis ne pli malfrue ol 17a horo. Male, lokoj por eksterumi (drinkejoj, vesperkunvenejoj, ktp) iĝas aktivaj ekde la 23a horo kaj normale funkcias ĝis almenaŭ la 3a nokte.
Ŝabbat
Malmultaj homoj kiuj vizitas Israelon la unuan fojon, estas preparitaj al la efekto de Ŝabbat (sabato). Ĝi estas la oficiala ripozo–tago en Israelo, kaj laŭ la kutimo de juda religio, komenciĝas ĉe sunsubiro de vendredo kaj finiĝas ĉe subsubiro de sabato. Tial dum vendredo, la vendejoj finas sian labor-tempon jam ĉirkaŭ la 14a–15a horo. Kun la komenciĝo de Ŝabbat kaj dum ĝi la vendejoj respektive bankoj kaj oficejoj estas komplete fermitaj, same ne funkcias ajna publika transporto krom taksioj (kiuj kostas tiam laŭ la nokta tarifo). Sabat-vespere post krepusko iuj el la buslinioj kaj la trajnoj re-ekfunkcias, sed je signife reduktita ofteco. Nutraĵ-vendejoj re-malfermiĝas nur dimanĉon matene. Se vi ne volas resti malsata dum la tuta semajnfino, planu nutraĵaĉeton antaŭ la vendreda tagmezo!
En islamanaj komunumoj/loĝlokoj, kiel la ĉefa semajna ripoztago estas observata vendredo — dum sabato rolas kiel la krom­ripozo. En kristanaj komunumoj/loĝlokoj, la ĉefa ripoztago estas dimanĉo, aldone al vendredo aŭ sabato. En tiuj lokoj, parto de vendejoj kaj busaj servoj funkcias ankaŭ dum Ŝabbat.
Koŝereco
En plimulto de la restoracioj kaj manĝejoj en Israelo oni observas certajn manĝaĵ-rilatajn judreligiajn regulojn de tiel nomata koŝereco. Tio signifas, ke ne eblas mendi pladojn kiuj miksas viandaĵojn kaj laktaĵojn (ekzemple, cheeseburger); en restoracioj kiuj servas kaj viando–bazitajn manĝojn kaj lakto–bazitajn manĝojn, la sekcioj estos apartaj kun markigo. En koŝeraj restoracioj/vendejoj ne haveblas ankaŭ porkaĵoj nek marmanĝaĵoj (krom fiŝoj). Islamanoj observas similajn religiajn regulojn pri ĥalal–manĝoj, sekve ankaŭ ĉe ili porkaĵoj estas malpermesitaj.