IJK 2013 en Nazareto, Israelo

Detaloj pri Vizoj

Ĉiuj vizitantoj en Israelo devas posedi pasporton kiu validas por almenaŭ 6 monatoj (identiga dokumento alia ol pasporto ne estas valida por eniro). La vizito estas kutime permesata por daŭro de 90 tagoj. Se vi ne estas civitano de unu el la landoj listigitaj sube, vi bezonas antaŭ-aranĝi vizon (ne eblas ĝin akiri ĉe landlimo); trovu la ambasadejon ĉe tiu ĉi paĝo de la ministerio de eksteraj aferoj [ retejoj ]. Se en via lando ne ekzistas ambasadejo aŭ konsulejo de Israelo, serĉu en unu el la apudaj landoj. Ofte la tutan procedon eblas aranĝi per poŝto, sen la neceso fizike vojaĝi, tamen kontaktu la specifan ambasadejon por certigi. Vizo-kosto estas 24 US$ / 18 €, krom por Moldavio, Tanzanio kaj Turkio.

Kelkaj islamaj landoj (ekz, Sauda Arabio, Alĝerio, Malajzio, Indonezio, Pakistano) teknike malpermesas al siaj civitanoj vojaĝi al Israelo, kaj kompreneble ne ekzistas rektaj flugoj. En tiuj ĉi kazoj eblas aranĝi la vizon per poŝto tra alia lando, kaj lokaj reguloj/leĝoj ne koncernas la procedon de persona vizo-peto; havante vizon oni povas eniri Israelon. Internaciaj konferencoj okazas sufiĉe ofte en la lando, kaj ilin partoprenas ankaŭ civitanoj de tiuj ĉi kaj aliaj islamaj landoj. Atentu tamen ke la tuta procedo povas daŭri signifan tempon, tial ne lasu la aferon al la lasta minuto (kaj eĉ 2 lastaj monatoj).

Ni klopodos helpi al ĉiu kiu bezonas vizon. Por demandoj aŭ por peti oficialan invitleteron, kontaktu ijk.vizoj [ĉe] tejo.org (invitletero estas nepre necesa, se vi estas el Afganio, Alĝerio, Barejno, Irano, Jemeno, Kuvajto, Libano, Libio, Omano, Pakistano, Sauda Arabio, Sudano, Sirio; rekomendindas havi invitleteron se vi estas el Indonezio, Irako, Malajzio, Maroko, Kataro, Tunizio, UAE).

Stampado de pasportoj: havante israelan stampon en via pasporto, vi povus esti neita eniron al Jemeno, Irano, Libano, Libio, Sirio kaj Sudano (povus aperi problemoj ankaŭ ĉe landlimoj de aliaj islamaj landoj, escepte de Jordanio kaj Egiptio). Vi povas eviti tion, plenigante formularon «17L» antaŭ ol atingi pasport-kontrolon; la folio estos stampita ĉe eniro kaj ĉe eliro, devas esti tenata kune kun via pasporto dum la daŭro de la vizito, kaj ĝin eblas uzi en vendejoj por rajti je redono de aldonvalora imposto. La formularo estas senpaga. Se la lim-policisto demandos, provizu taŭgan argumenton kial vi ne volas ke via pasporto estu stampita.


Tiuj kiuj havas pasporton de unu el la jenaj landoj, ne bezonas vizon por viziti Israelon [fonto].

mapo de landoj kies civitanoj ne bezonas vizon al Israelo

Afriko

Norda Ameriko

Centra Ameriko

Suda Ameriko

Azio

Eŭropo

Karibio

Oceanio