IJK 2013 en Nazareto, Israelo

Loko de la Kongreso

La IJK okazos en la galilea urbo Nazareto, kiu situas en norda Israelo. Laŭ arĥeologiaj esploroj, setlejoj ekzistis en tiu loko jam antaŭ 9000 jaroj, kaj du mil jarojn antaŭe troviĝis tie malgranda vilaĝo, nuntempe forte ligita kun la familio de Jesuo – kiu ĝis nun nomiĝas Jeŝu ha-Nocri en la hebrea kaj Jasu an-Naciri en la araba.

La moderna urbo konsistas el muslimaj araboj (69%) kaj kristanaj araboj (30.9%). Ene de ĝi troviĝas pli ol 30 kirkoj, moskeoj kaj antikvaj sinagogoj. Nemaltrafinda estas la loka bazaro (ŝuk) kies sonoj, vidindaĵoj, odoroj kaj gustoj promesas aŭtentikan mez-orientan sperton. Informojn (en la angla lingvo) pri diversaj interesaĵoj trovu ĉi tie.

La programo de la IJK disvolviĝos en junulara centro, kiu apartenas al la Ortodoksa komunumo. [ mapo ]

Adreso; Koordinatoj: baldaŭ


  
diskut-ĉambro kinejo

Viva mapo de la malnova urbo de Nazareto kaj la junulara centro en ĝi: